Partoprenu en la Indonezia Esperanto-Kongreso!
[EO]
Ĝoje kaj kore la indoneziaj esperantistoj invitas eksterlandajn samideanojn partopreni en la unua Indonezia Esperanto-Kongreso, de la 5a ĝis la 8a de aprilo 2013 en Bogor. Unu el la celoj de la kongreso estas konigi Esperanton en la urbo kaj alia estas kunigi la esperantistojn el la tuta lando por krei landan asocion. La indoneziaj esperantistoj esperas bonvenigi ankaŭ eksterlandanojn. Estos eblo partopreni antaŭ- kaj postkongresajn ekskursojn, sed ilia daŭro ankoraŭ ne fiksiĝis kaj dependas ankaŭ de la interesiĝo montrata al ili. Pliaj informoj estos aldonitaj laŭ la tempo ĉi tie. Donacoj por la okazigo de la kongreso bonvenas ĉe la UEA-kontoiesa-p. Pliaj informoj en la kongresa retpaĝo:https://sites.google.com/site/iek2013bogor/ |
Nenhum comentário:
Postar um comentário