Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 29 de janeiro de 2013



Stellan Engholm

ENGHOLM, Stellan. 1899-1960. Svedo. Instruisto en elementa lernejo. Verkisto. Naskiĝis en Stokholmo sed vivis la tutan vivon en urbetoj de fermina kaj feruzina regiono. Ekkonis Esperanton en 1920; aktiva esperantisto de 1927 ĝis la morto. Kunlaboranto de "Literatura Mondo". Komencis sian literaturan karieron kiel unuaranga tradukisto (proza kaj poezia). Poste elvolviĝis lia eminenta, klara proza verkista talento, aperinta en verkoj kun vivoplenaj figuroj de homoj de la humo. Engholm estis grava reprezentanto de realismo plena de sobra humanismo kaj idealismo. En ĉiuj verkoj, precipe en siaj eseoj, li montris sin senkompromisa serĉanto de la vero. Kiel gazetisto kaj redaktoro li montris sin escepte kapabla. Lia "Malgranda Revuo", malgraŭ la modesta aspekto, estis unu el la plej enhavoriĉaj, seriozaj revuoj de nia gazetaro (1943-1952). 

Verkoj: 

Per balono al la poluso (traduko de la Andrée-libro 1930),
Al Torento (novelego 1930; 2a eld. 1934),
Homoj sur la tero (premiita romano en romano-konkurso de Literatura Mondo 1931; 2a eld. 1963),
La mono de sinjoro Arne (traduko de Lagerlöf-romano 1933),
Gösta Berling (traduko de la Lagerlöf-romano 1934),
Infanoj en Torento (romano: I, 1934; 2a eld. 1946, kaj II, 1939)
Pasko (traduko de Strindberg-dramo 1935),
La ringo de la generalo (traduko de romano de Lagerlöf 1938),
Maljunulo migras kaj Venĝo (noveloj 1943)
La fino (traduko de eseo de F. Bernadotte 1946),
Vivo vokas (romano 1946). 
La lupo sur Kapitolo (noveloj 1997). 
Kunlaboranto de Sveda Antologio (1934), kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en "La Espero", "Literatura Mondo", "Norda Prismo". Verkis ankaŭ svede.

/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964. 

/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 121
Legu eseon pri Stellan Engholm de Sten Johansson, 2000!
Legu la novelon Maljunulo migras.


Nenhum comentário:

Postar um comentário