Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 7 de março de 2014

Louis DE BEAUFRONT [lwi də bofʁɔ̃], (kromnomo de Louis Eugène Albert CHEVREUX), Markizo de Beaufront, franca instruisto esperantista, naskiĝis 3-an de oktobro 1855 en Parizo, mortis en Thezy-Glimont (sude de Amiens) 8-an de januaro 1935.
La vivo de Louis Chevreux/de Beaufront (kiu uzis ankaŭ aliajn antaŭnomojn) antaŭ lia esperantiĝo estas iom mistera. Li naskiĝis en Parizo; lia patrino estis Louise Armande Chevreux, kiu naskiĝis en Blandy-les-Tours. La nomo de lia patro ne estas konata. Ŝajnas ke kiam Louis estis dekdujara, lia patrino mortis. Li poste loĝis kun parencoj. Zamenhof pridubis la pretendon, ke li estis markizo.
Pri liaj studentaj jaroj malmulto fidinda estas konata. La rakonto pri lia juneco en la Enciklopedio de Esperanto estis bazita sur artikolo en la idolingva revuo Progreso kiun Beaufront mem verkis pri si, kaj kiu ŝajnas enhavi aferojn nepruveblajn.[1] Ankaŭ la onidiro pri reĝo de Belgio, kiel aliaj, tre verŝajne estis kreita de Beaufront mem. Tamen estas klare, ke lia lingvoscio estis ampleksa. Post gravega tifo, li fariĝis privata instruisto, loĝanta en la domoj de la familioj kies gefilojn li instruis. Li poste diris ke dum tiu tempo li provis realigi internacian lingvon per sistemo, kiun li nomis Adjuvanto, sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo).
Iam antaŭ sia esperantiĝo li adoptis la nomon Beaufront.

Esperantista agado

Beaufront estis inter la unuaj francaj Esperantistoj[1]. Li aliĝis al Esperanto jam en printempo de 1888, kaj tuj komencis propagandi en la regiono de Toulouse kaj Albi. Li eldonis sian unuan esperantlingvan libron en januaro 1892, Langue Universelle Esperanto. Manuel complet, la unuan lernolibron por francoj. En 1893 li eldonis libreton Preĝareto por Katolikoj sub la imprimaturo de la ĉefepiskopo de Reims.
Li fondis en januaro 1898 la revuon L' Esperantiste kaj SPPE, kiu en Francio motoris la fondon de la unuaj grupoj kaj la organizon de instruado pri Esperanto. Ekde la fondo li prezidis tiun societon, de kiu li estis forpelita en 1908. [2].
Li estis la unua homo, kiu ellaboris plenan gramatikon de Esperanto, klarigante la manieron esprimi en bonstila Esperanto la naciajn parolturnojn, kaj tiamaniere eviti la danĝeron de naciaj dialektoj en Esperanto mem. En la daŭro de kelkaj jaroj (1892-1905) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj kaj vortaroj, i. a. la faman Commentaire sur la grammaire de la Langue Internationale "Esperanto", 1900. Beaufront altiris al Esperanto multajn eminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. Pro sia aktiveco, li estis nomata "La dua patro de Esperanto".
Dum multaj jaroj, Beaufront estis rigardata de ĉiuj esperantistoj kiel unu el la plej severaj konservativuloj, neniam uzinta sian influon sur Zamenhof kaj sian aŭtoritatecon super la samideanoj, dum la daŭro de pli ol 20 jaroj, por elparoli la plej malgrandan vorton favore al reformoj. Carlo Bourlet eĉ nomis lin "granda inkvizitoro" pro lia troa konservativemo. En 1894 Beaufront estis kontraŭ reformoj en Esperanto, dum tiujara balotado, tial oni ne komprenis, kial en 1908 li konsentis pri la grandskala reformado kiu kondukis al la lingvo publikigita sub la nomo Ido.
La malkonkordoj inter Zamenhof kaj Beaufront temis ne pri lingvaj aspektoj, sed pri movadaj aferoj, ĉefe pri Homaranismo kaj interna ideo. Ankaŭ kiel tre katolika homo, al li ne plaĉis la religiaj ideoj de Zamenhof. Beaufront volis ke Esperanto estu ĉefe komerca lingvo kaj provokis la deklaracion de Boulogne, kaj ŝajnis al multaj homoj ke li estas advokato de neŭtraleco kaj racio kontraŭ la revemo de Zamenhof.
L. De Beaufront: La langue internationale – peut-elle être le latin? (skanita foto de la libro el la libraro de la kontribuinto.)

Adepto de Ido

Pro la tuja konvertiĝo de de Beaufront al Ido, eĉ plie pro lia konfeso de aŭtoreco, la esperantistoj ekinteresiĝis pri la negativaj aspektoj de lia aktiveco. Plejparte, do, la esperantistoj emfazis la rolon de de Beaufront; sed akcesoraj psikologiaj eksplikoj atribuas la skismon al persona orgojlo flanke de la ĉefoj de ambaŭ tendaroj, precipe Wilhelm Ostwald, Louis Couturat, Émile Boirac kaj Zamenhof.
Louis Couturat, kiel juĝisto de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia ne rajtis prezenti sian propran projekton; tial ĝi estis anonime prezentita sub pseŭdonimo "Ido". Ĉar la aŭtoro ne povis ĵeti mem la maskon, Beaufront konsentis fariĝi lia pajlohomo kaj deklaris: «Mi estas Ido». La vero pri tiu afero estis malkovrita post la unua mondmilito, kiam la vidvino de Couturat petis Ric Berger, ke li zorgu pri la paperoj lasitaj de ŝia edzo.
Beaufront fariĝis la ĉefa gvidanto de la Ido-movado, sed en januaro 1917 la sekretario kaj kasisto de la "Uniono dil Amiki di la Linguo Internaciona", redaktis alvokon al Unionanoj kaj aliaj Idistoj, atentigante la oficialan formon de Ido laŭ la laboroj de la Ido-Akademio kaj petante sendi la kotizojn por la pasintaj militojaroj. Respondo al tiu alvoko estis artikolo de Beaufront en julio, per kiu li postulis »la desaparo dil Uniono e di lua komitato« (malaperon de la Uniono kaj de ĝia komitato) pro la psikologia situo dum kaj post la milito kaj konsideris »omna rivivigo ... kom neoportuna, danjeroza e mem neposibla« (ĉian revivigon ... kiel neoportunan, danĝeran kaj eĉ neebla), ankaŭ pro statutaj argumentoj. Baldaŭ aperis la kontraŭopinio esprimata de svisoj kaj aŭstroj , sed Beaufront retenis sian vidpunkton kaj antaŭvidis nur la renaskon de la Ido-akademio.
La Ido-movado reviviĝis militofine, kvankam en aprilo 1919 Beaufront ripetis en Mondo sian vidpunkton pri la »fakta morto« de la Uniono, sed ne de la akademio, kaj konsideris kiel vanan la pruvon revivigi ĝin. Dum pluraj semajnoj nenio okazis internacie, sed la naciaj societoj rekomencis labori kaj propagandi. En septembro Bakonyi kiel sekretario de la Uniono, rimarkante la kreskan intereson de oficalaj aŭtoritatoj pri lingvo internacia, rekomendis al komitatanoj kaj akademianoj repreni siajn postenojn kaj proponis konsideri kaj rigardi la opinion de Beaufront kiel eksiĝon. Sekve, li disiĝis de la Ido-movado.
Beaufront mortis en 1935 preskaŭ forgesita kaj lian forpason eksciis nur partianoj de Okcidentalo, kiuj retro-ricevis al li senditan ekzempleron de Kosmoglott kun mencio, ke li mortis kaj ke oni ne scias, al kiu oni transdonu la sendaĵon. Vere, oni ne certas eĉ pri lia morto. Lia tombo, sennome, situas en la vilaĝo Marestmontiers, sude de Amiens.

Nenhum comentário:

Postar um comentário