Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sábado, 1 de março de 2014





Patriotismo
Patriotismo (aŭ patrujismolandamo) laŭ la Plena Vortaro de Esperanto estas la "amo al patrujo kaj inklino servi al ĝi".


« La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj trakras la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opino de gentaj ŝovinistoj, patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistaro ne amas la patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kio ĉion konstruas konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikoj inter si. Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko ilin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrio parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo – tiam kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi nigraj semantoj de la malamo, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton „amo”, ĉar en via buŝo la sankta vorto „amo” malpuriĝas. »
Julio Baghy, en la facila legolibro La Verda Koro, aldonis:


« Vera esperantisto sentas, la patrolando estas patra hejmo, la nacia kulturo estas la gepatroj, li file amas ilin. Sed la vera esperantisto sentas ankaŭ tion, la mondo estas patrolando de la tuta homa familio, la diversaj kulturoj estas fratoj, kaj li forte simpatias al ili. »

Ŝovinismo
Ŝovinismo (de la franca vorto chauvinisme) estas la kredo pri supereco de la propra grupo.
Ŝovinismo en origina senco estas drasta, ankaŭ agreseme disvastigata, naciismo kaj patriotismo kaj signas la fenomenon, ke ano(j) de nacio, nur pro la aparteno al tiu nacio, sentas sin supera(j) al anoj de aliaj nacioj kaj malplivalorigas ilin. Simila fenomeno estas rasismo, kie do ano, kiu sentas sin laŭ iu rasa teorio ano de difinita homa raso, sentas sin supera al anoj de aliaj homaj rasoj kaj same malplivalorigas kaj kontraŭbatalas ilin. Rasistoj ofte pravigas sian ideologion per la teorio de "socia darvinismo, laŭ kiu - paralele al la teorio de Charles Darwin, ke en la naturo bestaj kaj plantaj specioj batalas unu kontraŭ la alia por garantii la postvivon de la propra specio - ankaŭ la homaj rasoj devus kontraŭbatali por garantii la postvivon de la propra homa raso.

NACIISMO
Naciismo estas ideologio, laŭ kiu la nacio, kune kun la etneco aŭ la nacia identeco estas fundamentaĵo de la socia vivo de homoj, kaj kiu faras certajn politikajn eldirojn surbaze de tiu kredo: antaŭ ĉio, ke la nacio estas "la sola legitima bazo por la ŝtato", kaj ke "ĉiu nacio rajtas havi sian propran ŝtaton". Alie dirite, ĝi estas "unuavice principo, laŭ kiu la politika unuo kaj la nacia unuo devas esti kongruaj" (Ernest Gellner). En tiu formo la naciismo estas universala ideologio; sed la termino referencas ankaŭ al la specifa ideologio de naciismaj movadoj, kiuj faras politikajn pretendojn por difinitaj nacioj. La naciismon oni difinas ankaŭ kiel "specifan nocian perspektivon" naskitan en Anglio dum la 16-a jarcento kaj poste disvastiĝintan al aliaj komunumoj, kiu prezentas "la konsistigan elementon de la moderna epoko". Tiuj movadoj eventuale pridisputas unuopajn pretendojn unu de la alia, sed ili dividas komunan naciisman ideologion.
(El Vikipedio)








Nenhum comentário:

Postar um comentário