Reto Rossetti
ROSSETTI, Reto Mario. 1909-1994. Sviso, de frua infaneco loĝanta en Britujo. Profesoro, estro de fakultato pri art-pedagogio. Esperantisto de 1928. Redaktis "Esperanton" de UEA (1954-1955). Kunlaboris al "Literatura Mondo" (2a kaj 3a periodoj), "La nica literatura revuo" k.c. Iniciatinto kaj plurjara sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. Estis proza redaktoro de Angla antologio(1957). Redaktis 33 rakontoj (kun Szilágyi, 1964) kaj Trezoro, La Esperanta novelarto (kun Vatré, 1989). Kunlaboris al La Internacia Lingvo, Faktoj pri Esperanto (1954) Verkoj: Oazo (poemoj en Kvaropo 1952) El la maniko (noveloj 1955) Pinta krajono (poemoj 1959) Otelo (traduko de tragedio de Shakespeare 1960); Robert Burns: Kantoj, poemoj kaj satiroj (traduko 1977); /33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964. /William Auld en Esperanta Antologio, 1984. Legu poemojn de Reto Rossetti: Ursa servo Du poemoj Al K. Kalocsay Legu artikolon de Baldur Ragnarsson pri la fratoj Rossetti: Fratoj Rossetti: Sperto saĝon akrigas. |
Nenhum comentário:
Postar um comentário