Servo "prelegvojaĝo" por eksterlandanoj
Kiu eksterlanda Esperantisto ŝatus fari prelegvojaĝon tra Germanujo?Kondiĉoj:
- GEA pagas la enlandajn trajnkostojn
- privata gastigado ĉe lokaj grupoj
- la gasto prezentas interesajn prelegojn
- modesta poŝmono laŭ la financaj ebloj de la grupoj
GEA ne pagas vojaĝkostojn por atingi Germanujon!
La turneon organizas la GEA-komisiito s-ro Lars SÖZÜER; vidu la vikio-paĝon por prelegvojaĝoj
Nenhum comentário:
Postar um comentário