Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sábado, 14 de abril de 2012

STABILECO

William Auld. (La fenomeno Esperanto)


La kreado de tute nova lingvo, kia estas Esperanto en la malfrua 19-a jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis sian socian bazon, kiu donis firmecon al la lingvo, kaj historion pli aŭ malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis ĉio simila, kaj fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui kaj disvolviĝi la internacia lingvo.

Kio ne mankis al Esperanto, tio estis homoj, kiuj deziris reformi la lingvon, ĝin plibonigi aŭ perfektigi laŭ sia propra persona vidpunkto. Al ili apenaŭ venus em la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej granda celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikiĝo, kaj ke ĉia dubeco pri la fidindeco de la proponitaj formoj nur malhelpus la realigon de tiu celo. Lernanto devis esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton.

Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la ŝanĝiĝo okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en Esperanto nepre devos ŝanĝi la strtukturon kaj gramatikon de tiu lingvo. Novaĵoj povu ekzisti apud la malnovaj formoj, ĝis la praktiko montros, kiu el ili estas preferinda. Neniu novaĵo kontraŭu ekzistantan formon. Ekzemple, iuj reformemuloj preferis pluralan finaĵon –i anstataŭ –oj, sed enkonduki tion estus neeble, ĉar la finaĵo –i jam havis alian signifon.

Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto ankoraŭ ne havis?

Em 1905 Zamenhof eldonis la Fundamenton de Esperanto, kaj per Deklaracio akceptita de la 1ª Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer samjare tiu libro estis proklamita “netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon”. La Fundamento konsistas el kvar partoj. Unue, Antaŭparolo, en kiu Zamenhof klarigas, kial la verko estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. Due, la Gramatiko de la lingvo, en kiu la 16 reguloj estas koncize prezentitaj. Trie, Ekzercaro, zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon. Kvare, Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 unuajn esperantajn radikojn, kun traduko em kvin lingvoj.

Sur la netuŝebleco de la Fundamento konstruiĝis tiu tutmonda lingvo, kiu en 1987 iĝis centjara. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tiu principo, forlasis la movadon, preferante Idon – reformitan Esperanton, kiu mortis pro tio, ke Fundamento al ĝi mankis – kaj fondiĝis UEA (Universala Esperanto- Asocio), dediĉita al praktika uzado de la internacia lingvo.

La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficiligis novajn vortojn, eĉ afiksojn, aŭ alimaniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankaŭ la Akademio rekonas kiel sian ĉefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi – sen detruo de la lingva fundamento.

**************************************************
Fonto:

AULD, William. La fenomeno Esperanto.

Universala Esperanto-Asocio. Rotterdam, Nederlando, 1988.


 


 


 


 


 

Nenhum comentário:

Postar um comentário