Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quinta-feira, 7 de junho de 2012




Estimataj samideanoj,

De nun mi enpoŝtigos serion da informojn pri Eminentaj Esperantistoj – homoj kiuj kontribuis por la evoluo de Esperanto.

1.   KALOCSAY, Kálmán(1891-1976)

(El Esperanto sen antaŭjuĝoj, de Walter Francini)

Hungara kuracisto, estis esperantisto ekde 1911. Estis longatempe ĉefredaktoro de la revuo Literatura Mondo, inter la du mondmilitoj. Li estas eble la plej granda kaj fruktodona esperanta poeto, gloro kiun li dividas kun alia hungaro, Julio Baghy. Kun la franco Gaston Waringhien, li produktis kelkajn gravegajn librojn por la evoluo de la idiomo kaj de ĝia poezia esprimo: Parnasa Gvidlibro kaj Plena Gramatiko de Esperanto. Inter liaj ĉefaj poeziaj tradukoj estis la Infero, de Dante, la Tragedio de l’Homo, de Madach kaj (kune kun Waringhien kaj aliaj) La Floroj de l’ Malbono, de Baudelaire. Liaj ĉefaj originalaj poemoj troviĝas en la jenaj libroj: Mondo kaj Koro, Streĉita Kordo , kaj Ezopa Saĝo(77 reverkitaj fabloj).

Fonto:

Francini, Walter. Esperanto sen antaŭjuĝoj. objektiva analizo de la ĉefaj kritikoj kontraŭ la internacia lingvo, originale verkita en Esperanto; kun antaŭparolo de d-ro Erlindo Salzano. Rio de Janeiro, Kultura Kooperativo de Esperantistoj; São Paulo, San-Paŭlo Esperanto-Asocio, 1978.





Nenhum comentário:

Postar um comentário